Lvov-Sandomierz Ofensivo

Sovetaj soldatoj avancantaj en Lvovo.

La Lvov–Sandomierz OfensivoLvov-Sandomierz Strategia Ofensiva Operaco (en rusa: Львовско-Сандомирская стратегическая наступательная операция) estis grava operaco de la Ruĝa Armeo por forpeli la germanajn trupojn el Ukrainio kaj Orienta Pollando. Lanĉita meze de julio 1944, la Ruĝa Armeo atingis siajn ĉefajn celojnĉirkaŭ fino de aŭgusto.

La ofensivo estis komponita el tri pli malgrandaj operacoj nome la jenaj:

  • Lvova Ofensiva Operaco (13a de julio 1944 – 27a de julio 1944)
  • Stanislava Ofensiva Operaco (13a de julio 1944 – 27a de julio 1944)
  • Sandomierza Ofensiva Operaco (28a de julio 1944 – 29a de aŭgusto 1944)

La LvovSandomierz Ofensivo estas ĝenerale subrigardata pro la enorma sukceso de la konkurence kondukita Operaco Bagration kiu okazigis la detruon de la germana Armegrupo Centra. Tamen, plej el la rimedoj de la Ruĝa Armeo kaj de la Sovetaj Aerfortoj estis dediĉitaj, ne al la Bagration-aj Belorusiaj operacoj, sed al la Lvov-Sandomierz-aj operacoj.[1] La kampanjo estis planita kiel maskirovka (konfuziga milita strategio baze en kamuflado, ŝajnigo ktp.). Koncentrante en suda Pollando kaj Ukrainio, la sovetoj kondukis la germanajn mobil-rezervojn suden, lasante la Armegrupon Centran vundebla al la koncentrita atako.[2] Kiam la sovetoj lanĉis sian Bagration ofensivo kontraŭ la Armegrupo Centra, tio kreis krizon en la orienta germana fronto, kio poste devigos la povegajn germanajn Panzer-fortojn reen al la centra fronto, lasante la sovetojn liberaj por atingi siajn celojn en okcidenta Ukrainio, pontoj de Vistula kaj eĉ ekatakejon en Rumanio.[3]

  1. Watt 2008, p. 687-688.
  2. Watt 2008, pp. 683-684
  3. Watt 2008, pp. 695-700.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy